Metonimio (greke μετωνυμία, metonymía – nominterŝanĝo aŭ renomigo , latine metonymia, denominatio, transnominatio) estas stila parolfiguro de retoriko. Ĝi konsistas en tio, ke nomon de unu nocio oni anstataŭigas per nomo de alia objekto aŭ fenomeno, kiu havas klaran kaj konatan rilaton (logikan, spacan, tempan ktp) al la unua nocio. En tia okazo la anstataŭaĵo funkcias kiel tropo, nerekta esprimo, ĉe kiu malsamas la laŭvorta kaj la fakte celata signifoj.
Ekzemple en la frazo
|
la vorto «domo» indikas ne konstruaĵon, sed familion, klanon (la domanojn).
Metonimion oni distingu disde metaforo (ofte oni konfuzas tiujn du tropojn). Metaforo baziĝas sur simileco («la muĝo de vento»: vento sonas simile al besta bleko); dum «la domo de David» en la ĉi-supra parolfiguro aludas ne ion arĥitekture similan, sed ion logike rilatan, nocion koneksan.
Unu el la plej oftaj specoj de metonimio estas sinekdoĥo. La rilato inter la laŭvorte dirita informo kaj la fakte celata enhavo en metaforo baziĝas sur fakta simileco – ekzemple "hurlado de vento" (= en sono simila al hurlado de besto aŭ homo) – dum sinekdoĥo baziĝas sur rilato inter speciala ero kaj la ĝenerala tuto - "perlabori sian panon" (= perlabori la monon por ĉiaj personaj bezonoj, interalie, ekzemple, la ĉiutaga pano).
Menciindaj formoj de metonimio estas:
Krome povas ekzisti kombino inter metonimia kaj metafora anstataŭigo, se ekzemple eco de persono estas uzata metonimie por tiu persono; kaj same estas uzata metafore por funkcioj de tiu homo aŭ por abstraktaĵo reprezentata de ĝi ("krono kaj tiaro" por la institucioj de imperiestro kaj papo). En lingvistiko kaj en stilistiko la kuna uzado de metonimio kaj metaforo foje nomatas "metaftonio" (Metaphtonie, Jan Goosens).