![]() ![]() Калининско-Солнцевская линия | |
---|---|
Paso de fervojo | |
![]() | |
Trafikado | |
Trafikanto | ![]() |
Historio | |
Malfermo | 1979 (2012) |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 16,3 + 30,9 km |
Ŝpuro | 1520 mm (Larĝa ŝpuro) |
Stacioj de la fervojlinio | |
8 + 14 stacioj | |
Kalininsko-Solncevskaja (flava) linio[1] (ruse Калининско-Солнцевская линия) estas linio numero 8 de la Metroo de Moskvo. Ĝi konsistas el du apartaj eroj: Tretjakovskaja — Novokosino (8 stacioj en centra kaj orienta partoj de Moskvo) kaj Park Pobedi — Ramenki (5 stacioj). Tuta linio estas subtera.
Ekde malfermo en 1979 ĝis 2014 la linio estas nomita Kalininskaja je nomo de distrikto Kalininskij siavice nomita de Miĥail Kalinin.