Metroo de Munkeno | |||||
---|---|---|---|---|---|
U-Bahn München | |||||
metroo | |||||
Geografia situo | 48° 8′ 0″ N, 11° 34′ 0″ O (mapo)48.13333333333311.566666666667Koordinatoj: 48° 8′ 0″ N, 11° 34′ 0″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Germanio vd | ||||
Situo | Munkeno | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La metroo de Munkeno estas sistemo de enurbaj subteraj trajnoj (metroo) funkciigata de la urba societo MVG (Münchner Verkehrsgesellschaft). Kune kun la fervoja sistemo de S-Bahn de Munkeno ĝi konsistigas la kernon de la publika trafiko en Munkeno.
En la germana lingvo la sistemo nomiĝas U-Bahn [uban] (U = unterirdisch = subtera, Bahn = fervojo). La lininumeroj havas komencan literon "U" (U1, U2, ...) por distingi ilin de la samnumeraj linioj de S-Bahn; la tramaj kaj busaj linioj rezervas la unuciferajn numerojn al la metroo.