Metroo de Seulo

Metroo de Seulo
Metroo de Seulo serio 2000
Metroo de Seulo serio 2000
vagonara servo • Wide area electric railway • metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Seulo,  Sud-Koreio
Transportsistema speco metroo
ĉeurba fervojo
Komenco de trafiko 15-a de aŭgusto 1974
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 1 262,2 km
Nombro de linioj 23
Nombro de stacioj 768
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Transportisto Seoul Metro, Korail, Incheon Transit Corporation
vdr

La Metroo de Seulo (koree 수도권 전철) estas unu el la plej ampleksaj metrooj konstruitaj en la mondo, etendiĝante tra Seulo, ĉefurbo de Sud-Koreio, kaj konektante ĉi tiun urbon kun la najbara Inĉon. Ĝi havas 282 kilometrojn distribuitajn en naŭ metrolinioj kaj oni ĉirkaŭkalkulas ke ĝi realigas ok milionojn da vojaĝoj ĉiutage. La linio 1 estis konstruita inter la jaroj 1971 kaj 1974, kaj ekfunkciis la 15-an de aŭgusto 1974. Post ĝi iom post iom konstruiĝis la aliaj linioj ĝis la jaro 2003. Malgraŭ ĝia longa kaj larĝa ampleksiĝo ankoraŭ oni entreprenas plurajn plibonigojn kaj pligrandigojn de la metroreto.

Metroplano de Seulo

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne