Metroo de Roterdamo
|
|
metroo
|
Ĝeneralaj informoj
|
Loko |
Roterdamo, Nederlando
|
Transportsistema speco
|
Metroo
|
Komenco de trafiko
|
9-a de februaro 1968
|
Teknikaj informoj
|
Longeco de sistemo
|
101 km
|
Nombro de linioj
|
5 A B C D E
|
Nombro de stacioj
|
70 + 1
|
Aliaj informoj
|
Traklarĝo
|
1 435 mm
|
Posedanto
|
Metropola Regiono Roterdamo Hago
|
Transportisto
|
RET
|
|
La Metroo de Roterdamo (nederlande Rotterdamse metro) estas metroreto kaj publika transport-sistemo en la Metropola Regiono Roterdamo Hago. La metroo funkcias en la urboj Roterdamo, Rhoon, Poortugaal, Hoogvliet, Spijkenisse, Capelle aan den IJssel, Schiedam, Vlaardingen, Maassluis kaj Hoek van Holland. Ĝi estas la plej malnova kaj plej granda metroreto en Nederlando. La metroreto transportas ĉirkaŭ 455 000 pasaĝerojn ĉiutage.[1] La transportisto estas Rotterdamse Electrische Tram (RET).
La unua linio estis malfermita la 9-an de februaro 1968 fare de Princino Beatrix kaj Princo Claus. Ekde tiam, la metroreto kreskis al 5 linioj kun totala longeco de 101 kilometroj, el kiuj 17,7 estas subteraj kaj 8,5 estas realigitaj kiel rapidtramoj. Estas 70 haltejoj.
- ↑ Bart Dirks (2020-02-04). Openbaar vervoer in Rotterdam groeit onverwacht snel: ‘Miljarden euro’s extra nodig’ (nederlande). de Volkskrant. Alirita 2020-04-12 .