Metropola Regiono Bangkoko | ||
---|---|---|
![]() | ||
regiono de Tajlando [+] | ||
Lando | Tajlando | |
Situo | Bankoko | |
- koordinatoj | 13° 45′ 0″ N, 100° 29′ 0″ O (mapo)13.75100.48333333Koordinatoj: 13° 45′ 0″ N, 100° 29′ 0″ O (mapo) [+] | |
Akvokolektejo | 7 761,5 km² (776 150 ha) [+] | |
Areo | 7 761,5 km² (776 150 ha) [+] | |
Loĝantaro | 15 645 000 [+] (2016) | |
Denseco | 2 015,72 loĝ./km² [+] [+] | |
![]() |
||
Metropola Regiono Bangkoko | ||
![]() |
||
La Metropola regiono de Bangkoko aŭ Bangkoka Metropola Regiono (BMR, taje สันทั่ วันที่หนั่มี่, plennome taje กรุงเทพมหานครและปริมณฑล, krung thep maha nakhon lae parimonthon, signifante Bankoko kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj) estas konata ankaŭ kiel Granda Bangkoko, ĝi estas la plej granda metropolo en Tajlando kaj la 16-a plej granda en Azio. La metropolo inkluzivas la ĉefurbon Bangkoko kaj ĝiajn kvin najbarajn provincojn: Nakhon Pathom, Pathom Thani, Nonthaburi, Smut Perkan kaj Smut Sakhon.
La loĝantaro de Granda Bangkoko en julio 2017 estis taksita je 15 931 300 loĝantoj, pli ol 20 % de la landa loĝantaro, kun areo de 7 762 km² [1]. Granda Bangkoko estas tre urbanizita, kun loĝdenso de 2052 homoj/km² [1]. La aglomerado inkluzivas, interalie, la tri plej grandajn urbojn de Tajlando - Bangkoko, Nonthaburi kaj Pak Kret [1].
Koncerne al vivniveloj kaj ekonomia disvolviĝo, Granda Bangkoko estas la plej evoluinta areo de la lando. Tio allogas novajn laboristojn ne nur el kamparaj areoj de la lando, sed ankaŭ el aliaj landoj en Sudorienta Azio.