Mexicali | |||
---|---|---|---|
municipo de Meksiko vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Baja California | ||
Poŝtkodo | 21000—21399, 21600—21980 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 855 962 | ||
Loĝdenso | 67 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 8′ N, 115° 17′ U (mapo)32.1366-115.2823Koordinatoj: 32° 8′ N, 115° 17′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 10 m | ||
Areo | 13 689,2 km² (1 368 920 ha) | ||
Horzono | UTC -8 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mexicali Municipality [+] | |||
Mexicali estas unu el la 5 komunumoj de la meksika subŝtato Baja California. La ĉefurbo de la komunumo estas Mexicali. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 02002. Mexicali estas la plej norda komunumo de latinameriko. Laŭ al popolnombrado de la jaro 2000 la komunumo havis 784709 loĝantoj. En 2005 jam estis 895962 loĝantoj kaj en 2008 ĝi laŭtakse plej verŝajne superis la milionon. El la tuta lando Meksiko okazas enmigrado al Mexicali.
La komunumo situas en la regiono de la valo de Mexicali kaj ĝi limas al Usono (norde), oriente kun Usono (eta parto) kaj kun la meksika subŝtato Sonora, sude kun la maro kaj la komunumo de Ensenada (komunumo) kaj okcidente kun la komunumo de Tecate.
Mexicali kun ĉirkaŭ 13700 km² okupas ĉirkaŭ 18 % de la areo de la subŝtato Baja California. Tio signifas ke Mexicali laŭ la teritorio estas pli granda ol la subŝtatoj Aguascalientes, Colima, Meksikurbo, Morelos, Querétaro kaj Tlaxcala.
Parto de Mexicali ankaŭ estas la insuloj: Gore, Montague, Miramar, Salvatierra, Encantada, San Luis, San Luis Gonzaga, Ángel de la Guarda, Mejia, Granito, Estanque, Coronado, El Piojo, La Ventana, Cabeza de Caballo, Pond, Partida, Rsa, Salsipuedes, Las Animas kaj San Lorenzo.