Meyer Lansky

Meyer Lansky
Persona informo
Naskonomo Majer Suchowlański
Naskiĝo 4-an de julio 1902 (1902-07-04)
en Hrodno, Hrodna/Grodna gubernio,  Rusia Imperio
Morto 15-an de januaro 1983 (1983-01-15) (80-jaraĝa)
en Miamo
Mortokialo Pulma kancero Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Mount Nebo Miami Memorial Gardens (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Usono
Israelo
Dua Pola Respubliko
Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Meyer Lansky
Okupo
Okupo gangstero
rum-runner (en) Traduki
investisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Meyer LANSKY (naskiĝis Meier SUCHOWLAŃSKI la 4-an de julio 1902 en Grodno, mortis la 15-an de januaro 1983 en Novjorko), konata kiel la "Librotenisto de la Mafio", estis usona gravulo de la organizita krimularo, kiu, kune kun sia asociito Charles "Lucky" Luciano, ĉefe rolis en la evoluo de la Nacia Krima Sindikato en Usono.[1][2][3]

Asociata kun la juda mafio, Lansky evoluigis vetludan imperion, kiu etendiĝis trans la mondo. Laŭdire li estis parta posedanto de kazinoj en Lasvegaso, Kubo, Bahamoj kaj Londono. Kvankam juda, Lansky sendube havis fortan influon al la ital-usona mafio kaj grave rolis en la solidigo de la krimista mondo. La plena etendo de tiu rolo estis temo iom disputata, ĉar Lansky mem neis multajn el la akuzoj kontraŭ li.[4]

Malgraŭ preskaŭ kvindek jaroj kiel membro-partoprenanto en krima organizaĵo, Lansky neniam juĝiĝis kulpa pri io ajn pli grava ol kontraŭleĝa vetludado.[5][6] Li ankoraŭ hodiaŭ havas famon kiel unu el la plej finance sukcesaj gangsteroj en la usona historio. Antaŭ ol li fuĝis Kubon oni diris, ke li valoras proksimume US$20 milionojn (ekvivalente al $189 milionoj en 2018). Tamen, kiam li mortis en 1983, lia familio ŝokiĝis lerninte, ke lia posedaĵaro valoris ĉirkaŭ US$57,000.[7]

  1. Mafia encyclopedia, Carl Sifakis, 2005, pp. 250–253
  2. https://www.britannica.com/biography/Meyer-Lansky
  3. "Meyer Lansky is Dead at 81", The New York Times, 16-a de januaro 1983. Kontrolita 2007-09-25.
  4. Meyer Lansky Interview 1971. Elŝutita je 26-a de septembro 2013.
  5. Meyer Lansky.
  6. Meyer "Mob's Accountant" Lansky Documentary.
  7. The Lost Journals of Meyer Lansky.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne