Meza Grekio (greke Στερεά Ελλάδα, Stereá Elláda, laŭvorte "kontinenta Grekio") estas unu el la 13 administraj regionoj de Grekio. La regiono, kies administra centro estas la urbo Lamia, ampleksas centran parton de la kontinenta parto de Grekio kaj la insulon Eŭbeo.
Ĝi dividiĝas en kvin provincojn ("prefektujojn", νομοί - nomí):
- Evritanio (Nomos Evrytanias), administra centro Karpenisi
- Ftiotido (Nomos Fthiotidos), administra centro Lamia
- Beotio (Nomos Viotias), administra centro Levadia
- Eŭbeo (Nomos Evvias), administra centro Ĥalkida
- Focido (Nomos Fokidas), administra centro Amfisa