Mi, roboto | |
---|---|
![]() | |
filmo | |
Originala titolo | I, Robot |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 20 jun. 2004, 5 aŭg. 2004, 2004 |
Ĝenro | sciencfikcia filmo, agfilmo, malutopia filmo, filmo bazita de literatura verko, spekulativa filmo, detective film, novnigra filmo, kiberpunko |
Kameraado | Simon Duggan |
Reĝisoro(j) | Alex Proyas |
Produktisto(j) | Michel Shane • Laurence Mark • John Davis |
Scenaro | Jeff Vintar • Akiva Goldsman |
Filmita en | Vankuvero |
Loko de rakonto | Ĉikago |
Muziko de | Marco Beltrami |
Rolantoj | Will Smith • Bridget Moynahan • Bruce Greenwood • James Cromwell • Chi McBride • Alan Tudyk • Shia LaBeouf • Aaron Douglas • Emily Tennant • Terry Chen • Peter Shinkoda |
Produktinta firmao | Davis Entertainment Overbrook Entertainment |
IMDb | |
Mi, roboto (angle I, Robot) estas usona sciencfikcia filmo de 2004 reĝisorita de Alex Proyas, surbaze de lia originala filmo "Hardwired", kaj inspirita de la samnoma novelaro de Isaac Asimov.[1]
Mi, roboto estis publikigita en Usono la 16-an de julio 2004 kaj en aliaj landoj inter julio kaj oktobro 2004. Produktita per buĝeto de 120 milionoj da dolaroj, la filmo atingis 346 milionojn tutmonde kaj ricevis miksitajn recenzojn de kritikistoj, kun laŭdoj pro la vidaj efikoj kaj aktorado sed kritikoj pro la intrigo. Ĉe la 77-a Akademiaj Premioj, la filmo estis nomumita al Plej bonaj vidaj efektoj.