Mi Fu | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
米芾 | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1051 en Ĝjangsuo | |
Morto | 1-an de januaro 1107 (56-jaraĝa) en Kaifeng | |
Lingvoj | klasika ĉina vd | |
Ŝtataneco | Dinastio Song Norda Song-Dinastio vd | |
Familio | ||
Infanoj | Mi Youren (en) , Mi Youzhi (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | pentristo connoisseur (en) kaligrafo poeto kolektanto vd | |
Laborkampo | Pentrado kaj skribadarto vd | |
Aktiva en | Ĉinio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Calligraphy on Szechwan Silk vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
MI Fu (ĉine: 米黻, Mǐ Fú) ankaŭ konata kiel Mi Fei (米芾; naskiĝis en 1051 en Tajvano; mortis en 1107) [1] estis ĉina poeto, kaligrafo kaj pejzaĝisto de la dinastio Song, aŭtoro de la traktato Hua Shi pri pentrarto.
Li famiĝis en pentrarto pro sia stilo pentri nebulajn pejzaĝojn. Tian stilon, kiu uzis multe malsekajn inkopunktojn aldonitajn per plata peniko, oni nomis poste la Mi-Fu-stilon. Lia poezio sekvis la stilon de Li Bai kaj lia kaligrafio tiun de Wang Xizhi. Lia aparta stilo malŝategis lin ĉe la Song-kortumo.
Oni plej bone konas lin pro liaj kaligrafiaĵoj, kaj oni taksis lin kiel unu el la kvar plej grandaj kaligrafistoj de la dinastio Song. Lia kaligrafa stilo devenis de kaligrafoj de antaŭaj dinastioj, sed li alportis unikan propran markon al ĝi.
La personecon de Mi Fu oni konsideris ekscentra. Iam oni eĉ nomis ĝin "frenezulo Mi" ĉar lin obsedis kolektado de ŝtonoj, kaj li eĉ deklaris ke unu el tiuj ŝtonoj estis lia frato. Oni konis lin ankaŭ kiel drinkemulo.
Lia filo, Mi Youren, estis ankaŭ fama pentristo laŭ la stilo de sia patro. Malsame kiel sia patro Mi Youren longe vivis kaj mortis nur 79-jara.