Mia Viro Godfredo | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | My Man Godfrey |
Originala lingvo | angla lingvo • rusa lingvo |
Kina aperdato | 1936 |
Ĝenro | romantika komedio |
Kameraado | Ted Tetzlaff |
Reĝisoro(j) | Gregory La Cava |
Produktisto(j) | Gregory La Cava |
Scenaro | Gregory La Cava • Morrie Ryskind • Eric S. Hatch |
Loko de rakonto | Nov-Jorko |
Muziko de | Charles Previn |
Rolantoj | William Powell • Carole Lombard • Alice Brady • Gail Patrick • Eugene Pallette • Mischa Auer • Jean Dixon • James Flavin • Jane Wyman • Alan Mowbray • Grady Sutton • Pat Flaherty • Edward Gargan |
Produktinta firmao | Universal Studios |
IMDb | |
Mia Viro Godfredo (angle: My Man Godfrey) estas usona freneza komedifilmo de 1936 kun William Powell kaj Carol Lombard en la ĉefaj roloj (ambaŭ tiam estis geedza paro).
La scenaro estas bazita sur la romano "1101 Park Avenue" de Eric Hatch kaj rakontas pri riĉa juna virino kiu prenis neglektitan kaj malriĉan viron por esti servisto en ŝia familio kaj poste enamiĝis al li. La filmo humure priskribas la grandan diferencon inter la riĉuloj kaj la malriĉuloj dum la Granda Depresio.
En 1957, refilmigo de la filmo estis produktita, reĝisorita fare de Henry Koster, kun la partopreno de John Ellison kaj David Niven.
En 1999, la filmo estis selektita por konservado en la Nacia Filmarkivo de Usono fare de la Biblioteko de Kongreso por esti de kultura, historia kaj estetika graveco.
En 2000, la American Film Institute elektis la filmon ĉe la numero 44 en la listo de la plej sukcesaj komedioj.
En 2005, la filmo estis restarigita kaj pentrita. La plena filmo, en sia kolorigita versio, estas ĉe Jutubo.