Michael Herr | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Michael David Herr | |
Naskiĝo | 13-an de aprilo 1940 en Leksingtono | |
Morto | 23-an de junio 2016 (76-jaraĝa) en Delhi, Nov-Jorkio, ![]() | |
Religio | budhismo vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono ![]() | |
Alma mater | Nottingham High School (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto publikigisto verkisto milita ĵurnalisto scenaristo aŭtoro romanisto ![]() | |
Laborkampo | Opinia ĵurnalismo kaj kina scenverkado ![]() | |
Verkado | ||
Verkoj | Dispatches vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Michael David HERR[1] (13a de Aprilo, 1940 – 23a de Junio, 2016) estis usona verkisto kaj militĵurnalisto, konata kiel aŭtoro de Dispatches (1977), nome memorverko pri sia tempo kiel militreportero por la gazeto Esquire (1967–1969) dum la Vietnama Milito. La libro estis nomita la plej bonkvalita "verkita pri la Vietnama Milito" fare de The New York Times Book Review. Romanisto John le Carré nomis ĝin "la plej bonkvalita libro kiun mi iam legis pri homoj kaj milito en nia tempo."
Herr estis listigita en la filmo kiel verkinto de la rakonto por la filmo de Francis Ford Coppola de 1997 nome The Rainmaker. Antaŭe li estis kontribuanta al la rakonto por la filmo de Coppola de 1979 nome Apocalypse Now. Li kunverkis la scenaron por la filmo Full Metal Jacket (1987) kun la reĝisoro Stanley Kubrick kaj la verkisto Gustav Hasford. Tiu filmo estis bazita sur la romano de Hasford nome The Short-Timers kaj la scenaro estis nomumita por Oskar-premio.