Michael Dukakis | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Michael Dukakis | |||||
Naskiĝo | 3-an de novembro 1933 (91-jaraĝa) en Brookline | ||||
Religio | ortodoksa kristana eklezio • ortodoksismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Brookline vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | jura altlernejo Harvard Swarthmore College (en) Brookline High School (en) vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Kitty Dukakis (en) (1963–) vd | ||||
Infanoj | John Dukakis (en) vd | ||||
Parencoj | Olympia Dukakis (unuaranga kuzino) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto advokato universitata instruisto vd | ||||
Aktiva en | Bostono vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Michael Stanley DUKAKIS [MAJkl STENli duKAkis] (naskita la 3-an de novembro 1933 en Brookline en Masaĉuseco) estas usona politikisto, membro de la Usona Demokrata Partio.
Dukakis, filo de grekaj enmigrintoj, abiturientiĝis en 1955 ĉe la Kolegio de Swarthmore kaj armeservis. En 1960 li diplomiĝis pri juro ĉe la jura fakultato de Universitato Harvard (Harvard Law School).
En 1974 li elektiĝis guberniestro de Masaĉuseco, promesinte ne altigi la vendimposton, kion li poste tamen faris. Interalie pro disputo pri altaj impostoj li perdis la kandidatecon de sia partio en 1978; lia sampartiano Edward J. King iĝis guberniestro. De 1983 ĝis 1990 Dukakis denove havis tiun postenon. En tiu tempo Masaĉuseco prosperis interalie pro furoro de nov-teknikaj entreprenoj, kio akiris la nomon "Masaĉuseca Miraklo".
En 1977 li kaŭzis atenton per publika rehabilito de Sacco kaj Vanzetti, ekzekutitaj en Masaĉuseco kvindek jarojn antaŭe.