Michael Faraday (Mikaelo Farado) (naskiĝis la 22-an de septembro 1791, mortis la 25-an de aŭgusto 1867) estis brita sciencisto (fizikisto kaj kemiisto), kiu kontribuis pri la elektromagnetismo kaj pri elektrokemio. Li ankaŭ inventis fruan varianton de la Bunsen-bruligilon.
Li faris multe da sciencaj eksperimentoj ĉefe rilate al elektromagneta indukto, diamagnetismo, elektrolizo ktp. Kvankam Faraday ricevis malmultan formalan edukadon, li estis unu el plej influaj sciencistoj en historio. Faraday ankaŭ establis ke magnetismo rilatas al lumradioj kaj estis subkuŝa rilato inter ambaŭ fenomenoj.[1][2] Lia invento de elektromagneta turnaparato formis la fondadon de elektra motorteknologio, kaj estis pro siaj klopodoj kiel elektro iĝis praktike utila por uzado en teknologio.
En 1831 Michael Faraday malkovris ke estas generita potenciala diferenco inter la finaĵoj de elektra konduktilo kiu moviĝas orte al magneta kampo. Li konstruis la unuan elektromagnetan generatoron bazitan je tiu efiko, uzante kupran diskon rotaciantan inter la polusoj de magneto en la formo de hufofero. Ĝi produktis malgrandan kurenton.
Kiel kemiisto, Faraday malkovris benzenon, esploris pri la klatrata hidrato de kloro kaj la sistemon de oksidiĝa nombro, kaj popularigis terminologion kia anodo, katodo, elektrodo, kaj jono.
Faraday estis elstara eksperimentisto kiu esprimis siajn ideojn en klara kaj simpla lingvaĵo; lia matematika kapablo, tamen, ne etendis tiom for kiom ĝis ajna trigonometrio sed al la plej simpla algebro. James Clerk Maxwell uzis la laboron de Faraday kaj aliaj, kaj resumis ĝin en serio de ekvacioj kiuj estas akceptataj kiel bazo de ĉiuj modernaj teorioj de elektromagnetaj fenomenoj. Pri la uzoj de Faraday de la fortolinioj, Maxwell verkis, ke ili montris al Faraday "estis estinta reale matematikisto de tre alta ordo – unu al kiu la matematikistoj de la estonteco povus derivigi valorajn kaj fekundajn metodojn."[3]
Li ricevis la medalon Copley de la Reĝa Societo de Londono en 1832 kune kun la franca matematikisto Siméon Denis Poisson. La SI-unuo de kapacitanco estas la farado, nomita laŭ li.
Albert Einstein tenis bildon de Faraday sur muro de sia studejo, kun bildoj de Isaac Newton kaj James Clerk Maxwell.[4] Fizikisto Ernest Rutherford asertis; "Kiam ni konsideras la gravon kaj etendon de liaj malkovroj kaj de lia influo sur la progreso de scienco kaj de industrio, ne estas honoro tiom granda por pagi la memoron de Faraday, unu el plej grandaj sciencaj malkovrantoj de ĉiuj tempo".[5]