Michael Scotus (1175-1232) | ||
---|---|---|
![]() Skota kuracisto, filozofo, alkemiisto kaj astrologo.
| ||
Persona informo | ||
Michael Scot Michael Scotus | ||
Naskiĝo | 1175 en Balwearie (Kirkcaldy), en la marbordaj regionoj inter Firth of Forth kaj Firth of Tay, Skotlando | |
Morto | 1232 en Abatejo de Melrose, Skotlando | |
Tombo | Melrose Abbey (en) ![]() ![]() | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | angla • latina vd | |
Ŝtataneco | Skotlando ![]() | |
Alma mater | Universitato de Parizo Universitato de Oksfordo Lernejo de la Katedralo de Durham Medicina Lernejo de Salerno[1] | |
Profesio | ||
Alia nomo | Theobaldus Anguilbertus vd | |
Okupo | tradukisto kuracisto sorĉisto astrologo matematikisto filozofo verkisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Michael Scotus (1175-1232) estis skota kuracisto, filozofo, alkemiisto kaj astrologo. Li servis kiel scienca konsilisto kaj kortega astrologo de la imperiestro Federiko la 2-a, en Palermo. Kiel rimarkinda polimato, li estis protektita de unu imperiestro kaj tri papoj. Dank'al liaj tradukaĵoj el la araba kaj el la hebrea en la latinan, ni scias hodiaŭ pri la verkoj de Aristotelo.
Pro sia vivo plena je mistikaĵoj, lia historio miksiĝas kun la legendoj kiuj persekutas sian personecon. Li vivis en Toledo, Bolonjo, Parizo, Palermo kaj eble en Salerno. La influo de Mikaelo Skoto sur la medicino estis limigita. Lia famo restis en lia reputacio kiel astrologo kaj magiisto, kaj lia historia graveco kuŝas sur la fakto ke li estis unu el la lastaj plej konataj aŭtoroj de la Mezepoko. Janus Lacinius, kredeble pseŭdonimo de Giovanni da Crotone, humanisto el Kalabrio, estis unu el la plej antikvaj eldonistoj de la verkoj de Mikaelo Skoto.