La "Marŝalo de Imperio" Michel NEY (Franclingva prononco: [miʃɛl ˈnɛ]), 1a Duko de Elchingen, 1a Princo de Moskvo (10a de Januaro 1769 – 7a de Decembro 1815), populare konata kiel Marŝalo Ney, estis franca soldato kaj milita komandanto dum la Francaj Revoluciaj Militoj kaj la Napoleonaj Militoj.
Li estis unu el la originalaj 18 Marŝaloj de la Imperio kreita de Napoleono Bonaparte. Li estis konata kiel Le Rougeaud ("ruĝvizaĝulo" aŭ "ruĝharulo")[1] fare de siaj homoj kaj kromnomita ankaŭ le Brave des Braves ("la plej kuraĝulo el kuraĝuloj") fare de Napoleono.