Michela Lipari | |
---|---|
Michela Lipari en aprilo 2004 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1948[1] |
Lingvoj | Esperanto • itala |
Nacieco | itala |
Ŝtataneco | Italio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto tradukisto ĵurnalisto oficisto |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | vidu tekste |
Esperantistiĝis en | 1965 |
Michela Lipari - [mikela lipari], naskiĝis en 1948[1] en Novara, ĝis mezo de la 1980-aj jaroj publike Lipari Sato, kvankam ŝi ankoraŭ fine de la 1990-aj jaroj estis geedza - estas itala esperantistino kaj dum la profesia vico estis ŝtatoficistino en la itala nacia trezorejo en Romo. Post esperantistiĝo en 1965 en la mezlernejo en Novara, ŝi aktiviĝas en Esperantujo en 1968 post la unua eŭropnivela renkontiĝo kaj komence aktiviĝis aparte en TEJO kun fokuso pri la junulara Esperanto-movado en Eŭropo. En 1972 kaj 1973 ŝi estis la redaktorino de la bulteno Koncize, kaj ekde la komenco aktivis en la Internacia Junulara Festivalo de IEJ (en kies estraro ŝi estis de 1969-1975). De 1971 kaj 1991 ŝi ankaŭ apartenis al la estraro de Itala Esperanto-Federacio. Inter la jaroj 1992 kaj 2004 ŝi estis estraranino de UEA. En la estraro de 1992-1995 ŝi fakis pri kulturo kaj kongresoj, en la estraro de 1995-1998 komence same, sed en 1996 de Mark Fettes transprenis la taskon de ĝenerala sekretario, en 1998-2001 plu estis ĝenerala sekretario, kaj en 2001-2004 respondecis pri landa agado. Ekde 2004 ŝi estas sekretario de la belartaj konkursoj de UEA. De 2014 ĝis 2020 ŝi estis prezidantino de Itala Esperanto Federacio. Ĉiam ŝi restis aparte atentema pri la agado de la junulara Esperanto-movado kaj pri novaj, aparte motoraj aktivuloj de TEJO. Redaktas kaj tradukas plurajn librojn en Esperanto. Ŝi naskiĝis en norda Italio kaj depost la geedziĝo kun la japana esperantisto Yasuo Sato en 1978, ekde la jaro 1980 loĝas en Romo.[1]