![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Migra turdo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Turdus migratorius (Linnaeus, 1766) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() Flava (nur somero), verda (la tutan jaron) kaj blua (vintrejoj)
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Migra turdo (Turdus migratorius, nomita ankaŭ Nordamerika Robino aŭ Nordamerika Ruĝgorĝulo[1]) estas migranta kantobirdo de la familio de turdedoj. La Migra turdo estas amplekse distribuata en Nordameriko, kaj vintras sude de Kanado el Florido al centra Meksiko kaj laŭlonge de la marbordo de Pacifiko. Ĝi estas la ŝtata birdo de Konetikuto, Miĉigano kaj Viskonsino. Ĝi havas 7 subspeciojn, sed nur T. m. confinis en sudokcidento estas specife distinga, kun palgrizbrunaj subaj partoj.
La Migra turdo estas aktiva precipe dumtage kaj kuniĝas en grandaj aroj nokte. Ĝia dieto konsistas el senvertebruloj (kiaj skarabaj larvoj kaj raŭpoj), fruktoj kaj beroj. Ĝi estas unu el la unuaj birdospecioj kiuj ovodemetas, komencante reprodukton tuj post la reveno al la somerteritorioj el la vintrejoj. Ĝia nesto konsistas el herberoj, bastonetoj, papero kaj plumoj, kaj ĝi estas kovrita el koto kaj ofte kuzenata per herbo aŭ aliaj mildaj materialoj. Ĝi estas inter la unuaj birdoj kiuj kantas mateniĝe, kaj ties kanto konsistas el kelkaj diskretaj unuoj kiuj estas ripetataj.
Plenkreskuloj estas predataj de akcipitroj, katoj kaj grandaj serpentoj, sed kiam ili manĝas are ili povas vigli kaj rigardi aliajn birdoj por reagi al eventualaj predantoj. Okazas nestoparazitado fare de la Brunkapa molotro, sed ĝi raras ĉar la turdo kutime malakceptas ties ovojn.