Miguel de UNAMUNO (Bilbao, 29-a de septembro 1864 – Salamanko, 31-a de decembro 1936) estas, kun José Ortega y Gasset, unu el la plej influaj hispanaj filozofoj de la 20-a jarcento. Li luktis pri la temo de fido kaj racio, starinte inter la pasintaj mistikaj sanktuloj de Hispanio kaj la estontaj ekzistencialistaj filozofoj de Eŭropo, inter katolikismo kaj modernismo. Oni klasas lin en la Generacio de 1898 (Hispanio).