La urbo Mijako — japane 宮古市 (Mijako-ŝi, laŭ transliterigo HepburnMiyako-shi) — apartenas al la gubernio Iŭate de Japanio. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 50 855 loĝantoj sur areo de 1 259,15 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 40 loĝantoj/km². Ĝi troveblas marborde en la oriento de la gubernio, en la regiono Tōhoku (japane 東北地方, Tōhoku-ĉihō) kaj en la nordoriento de la insulo Honŝuo. La teritorio havas komunan limon kun Morioka, Hanamaki, Tōno, Iwaizumi, Yamada kaj Ōtsuchi.
La 11-an de marto 2011 ĝi post la tertremo de Sendajo en 2011 estis trafita de 7,3 metrojn alta cunamo, kiu detruis 4500 domojn, mortigis pli ol 400 kaj malaperigis pli ol 350 urbanojn. La 23-an de junio 2011 matene en la nord-orienta parto de Japanio je 06:50 loka horo okazis du pliaj tertremoj fortaj je 6,7 gradoj laŭ la skalo de Richter. Ilia epicentro troviĝis en la pacifika oceano 50 kilometrojn for de la urbo.