Mikaelo la 8-a Palajologo (en greka: Μιχαὴλ Η΄ Παλαιολόγος, latinigite: Mikhaēl VIII Palaiologos; 1223 – 11a de decembro 1282) regis kiel kun-imperiestro de la Nicea imperio el 1259 ĝis 1261, kaj kiel Bizanca Imperiestro el 1261 ĝis sia morto. Mikaelo la 8-a estis la fondinto de la Palajologa dinastio kiu estos reganta en la Bizanca imperio ĝis la definitiva Falo de Konstantinopolo en 1453, tio estas la plej longdaŭra dinastio kaj de la bizanca kaj de la romia imperioj. Li rekuperis Konstantinopolon el la Latina imperio en 1261 kaj transformis la Nicean imperion en restaŭrita Bizanca Imperio.[1]