Mike Bloomfield | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de julio 1943 en Ĉikago |
Morto | 15-an de februaro 1981 (37-jaraĝa) en San-Francisko |
Mortokialo | Trodozo |
Tombo | Hillside Memorial Park (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | New Trier High School (en) Cornwall Academy (en) |
Okupo | |
Okupo | muzikisto pianisto gitaristo kantisto |
TTT | |
Retejo | http://mikebloomfield.com/ |
Michael Bernard BLOOMFIELD (28a de Julio, 1943 – 15a de Februaro, 1981) estis usona gitaristo kaj komponisto, naskiĝinta en Ĉikago, Ilinojso, kiu iĝis unu el la unuaj popularaj muzikaj supersteluloj de la 1960-aj jaroj kiu havigis sian reputacion preskaŭ tute el sia instrumenta kapablo, ĉar li rare kantis antaŭ 1969. Respektita pro sia gitarluda lerteco, Bloomfield konis kaj ludis kun multaj el la legendoj de Ĉikaga bluso antaŭ atingi sian propran famon kaj ludis gravan rolon en la popularigo de bluso meze de la 1960-aj jaroj. Li estis rangigita la 22an en la listo de la gazeto Rolling Stone por la "100 Plej Grandaj Gitaristoj Ĉiutempaj" en 2003[1] kaj la 42an fare de la sama gazeto en 2011.[2] Li estis enmetita en la Blusa Famulejo en 2012 kaj, kiel membro de la Paul Butterfield Blues Band, estis enmetita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 2015.