Ĉi tiu artikolo traktas realaĵojn, kiujn ne agnoskas ŝtatoj aŭ interŝtataj organizaĵoj. Por malgrandaj, sed ĝenerale agnoskataj landoj kiel Nauro, Vatikano aŭ San-Marino oni uzas la terminon mikroŝtato.
Mikronacioj, ankaŭ nomataj cibernetikaj nacioj, fantaziaj landoj, modelaj landoj aŭ projektoj de novaj landoj, estas realaĵoj, kiuj similas al memstaraj nacioj aŭ sendependaj ŝtatoj, sed kiujn tiuj ne agnoskas, kaj kiuj plejparte ekzistas nur surpapere, en la interreto aŭ en la kapoj de la kreintoj.
Mikronacioj diferencas ankaŭ de movadoj secesiismaj kaj movadoj por la rajto de memdetermino per tio, ke ili estas konsiderataj strangulecaj kaj efemeraj, kaj per tio, ke ilin ofte kreas kaj funkciigas unu persono aŭ familia grupo.
Kelkaj mikronacioj sukcesis transigi parton de siaj agadoj en la fizikan mondon per produktado de valutoj, flagoj, poŝtmarkoj, pasportoj ktp. Tiuj tipaj eksteraĵoj de ĝenerale agnoskataj ŝtatoj de la "reala mondo" estas kreataj en la strebado por legitimigi la koncernajn mikronaciojn.
La termino "mikronacio" estas neologismo, kiu estiĝis en la 1990-aj jaroj por nomi la multajn milojn da malgrandaj kaj neagnoskataj ŝtatsimilaj realaĵoj, kiuj fondiĝis ekde tiu tempo. Oni komencis retroefike uzi la terminon por nomi pli fruajn efemerajn neagnoskitajn realaĵojn, el kiuj kelkaj datiĝas eĉ de la 19-a jarcento[1].
Dum la pasintaj jaroj kelkaj personoj uzis la terminon "mikropatrologio" por nomi la esplorfakon pri mikronacioj kaj mikroŝtatoj. Ĝi ne estas formala akademia disciplino. Mikronaciismaj hobiuloj kelkfoje nomas efektive suverenajn naciajn ŝtatojn "makronacioj"[2].