Milita speciala lernejo Saint-Cyr | ||
---|---|---|
Grande école militista lernejo | ||
moto | Ils s'instruisent pour vaincre Ili studas por venki | |
Informoj | ||
fondodato | 1802 | |
fondinto(j) | Napoleono Bonaparte vd | |
Situo | ||
Geografia situo | 47° 56′ 43″ N, 2° 9′ 8″ U (mapo)47.9453-2.1522Koordinatoj: 47° 56′ 43″ N, 2° 9′ 8″ U (mapo) | |
lando | Francio | |
urbo | Guer | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
vd | ||
| ||
La Speciala Milita Akademio Saint-Cyr (france École Spéciale Militaire de Saint-Cyr, ofte simple nomita Saint-Cyr) estas la plej grava franca militista akademio, kiu trejnas oficirojn por la franca armeo. La daŭro de la studoj estas tri jaroj, kaj studentoj eniras la akademion kiam ili estas 21-jaraĝaj kaj devas jam kompletigis edukon en altlernejo [1].
La Akademio estis establita la 1-an de majo 1802 fare de Napoleon Bonaparte [2].
Nuntempe ĝi estas bazita en la tendaro de Coëtquidan en la komunumo de Guer en Bretonio. La nomo de la lernejo venas de la komunumo de Saint-Cyr-l'École, departemento Yvelines, proksime de Parizo, kie la lernejo translokiĝis en 1808 de Fontainebleau.
Post la malvenko de la franca armeo kaj dum la nazia okupado, la lernejo migris al Vichy Francio, kaj tiam en 1942 ĝi estis dissolvita. Post la liberigo de Francio, la lernejo estis reestablita en nova loko, ekde 1944 ĝi situas en Coëtquidan.
Inter la diplomitoj de la lernejo ni povas nomi 3 prezidantojn de Francio, 11 marŝalojn de Francio, du flugasoj kaj eĉ unu beatulon.
La akademio konservas muzeon surloke, dokumentante la evoluon de la franca armeo ekde la establado de la lernejo ĝis nuntempe.