La milita taktiko estas la parte de la milita strategio kiu zorgas pri la uzado de la agadrimedoj por atingi sukceson en kampanjo aŭ venkon super la malamiko.[1][2] Temas pri la agado de la estroj kaj de la trupoj rilate al la malamiko; la taktiko kondukas la operacojn de la arneoj aŭ de parto el ili.
Kiam alvenas la momento de la fizika milita kunfronto, tion, kion la milita strategio planis, la milita taktiko plenumas, se eble rapide kaj diskrete, per multaj kombinoj. La taktiko devas konsideri la naturon de la tereno, la barojn superendajn, la videblecon, la eblajn ŝirmejojn, favore de riveroj, arbaroj, konstruaĵoj ktp. Tiel la milita taktiko estas agado, dum la strategio estas la dezajno kaj serio de preparaj movoj. La milita taktiko estas la scienco agadigi la militfortojn en difinitaj cirkonstancoj. Oni povas esti bonkvalita taktikisto, estante malbona stratego, kaj inverse. La taktiko postulas minimume analizi la malamikon, kaj la kondiĉojn kaj mediajn kaj geografiajn de la batalkampo.
Ĉio tio konstateblas en tre diversaj historiaj ekzemploj, kiaj jenaj: