Militkomunismo estis la kruda ekonomia politiko de la bolŝevikoj dum la Rusa Enlanda Milito. Tio havis du celojn: realigi la komunismajn teoriojn en la praktiko per redisdono de varoj kaj la venko en la enlanda milito, per ekipo de urboj kaj Ruĝa Armeo kun armiloj kaj manĝaĵoj. Ĝi havis la sekvajn trajtojn:
La senkompensa depreno de agrikulturaj produktoj kaŭzis malsatmizeron, kanibalismon inter 1919-1921 kaj malsatmorton de milionoj. Tio estis ankaŭ kaŭzo de ribelo en Kronstadt ĉe militŝipa bazo en februaro 1921 kaj la kamparana ribelo de Tambov. La ribelo instigis Leninon anstataŭigi la militkomunismon per Nova Ekonomia Politiko.