Misiistinoj de Karitato | ||
---|---|---|
latine Congregatio Missionariarum a Caritate | ||
Misiistinoj de Karitato dum la Monda Junulara Tago (MJT). Municipa Parko Boa Vista, Rio-de-Ĵanejro, Brazilo | ||
katolika religia instituto | ||
Komenco | 1950 vd | |
Sidejo | 54/a strato Aĉarja Ĝagadiŝ Ĉandra Bose, Kolkato, Barato | |
Tipo | Centralizata religia instituto de konsekrita vivo por virinoj laŭ Pontifika Rajto[1] | |
Moto | «Faru ĉion kiun vi faras kun amo»[2] | |
Fondinto(j) | Patrino Teresa | |
Ĝenerala Superulino | Fratino Mary Joseph Michael, M.C.[3] | |
Lingvoj | ||
Retejo | missionariesofcharity | |
La Misiistinoj de Karitato (latine Congregatio Missionariarum a Caritate; angle Missionaries of Charity) estas romkatolika centralizita religia instituto de konsekrita vivo por virinoj laŭ Pontifika Rajto[1] starigita en 1950 de Patrino Teresa, nun konata en la Katolika Eklezio kiel Sankta Teresa el Kolkato. En 2020, ĝi konsistis de 5 281 membriĝintaj monaĥinoj. Por informi pri sia aliĝo al la misiistinoj de Karitato, la fratinoj uzas la komencliterojn «M.C.» de la latina nomo de la ordeno. Ĉiu aliĝinto de la kongregacio devas respekti la votojn pri ĉasteco, malriĉeco, obeemo, kaj la kvara voto, t.e., doni «tutkoran liberan servon al la plej malriĉaj inter la senhavuloj».[4] Hodiaŭ, la ordeno konsistas de ambaŭ kontemplaj kaj aktivaj filioj en pluraj landoj.
La misiistinoj prizorgas rifuĝintojn, eksaj prostituitinoj, la mens-malsanulojn, malsanajn infanojn, forlasitajn infanojn, leprulojn, homoj kun aidoso, la maljunulojn kaj la konvaleskantajn. Ili posedas lernejojn funkciigitaj de volontuloj por instrui al forlasitaj stratinfanoj kaj administri supo-kuirejojn, tiel kiel aliaj servoj laŭ la komunumaj bezonoj. La fratinoj provizas, tute senpage, ĉi tiujn servojn al homoj ĉiaokaze de ilia religio aŭ socia statuso.