Misisipo | |
---|---|
almara rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Minesoto, Viskonsino, Iovao, Ilinojso, Misurio, Kentukio, Tenesio, Arkansaso, Misisipio, Luiziano (Usono) |
Longeco | 3 778 km |
Akvokolekta areo | 2 981 076 km² |
Averaĝa trafluo | 16 792 m³/s |
Fluo | |
Fonto | Itasca en Minesoto |
- Alteco super marnivelo | 450 m |
- Koordinatoj | 47° 14′ 23″ N, 95° 12′ 27″ U (mapo)47.239722222222-95.2075 |
Enfluejo | Golfo de Meksiko (Atlantika oceano) |
- Alteco | 0 m |
- Koordinatoj | 29° 9′ 13″ N, 89° 15′ 3″ U (mapo)29.153611111111-89.250833333333 |
Geografio | |
Rivero Misisipo estas la dua plej longa rivero en Usono. La plej longa estas ĝia flanka rivero Misuro. Kune ili konsistigas la plej longan riveron en Norda Ameriko. Mezurate de la fonto de Misuro al la buŝo de Misisipo ili longas 6.270 km. Same ĝi estas la ĉefa rivero de la plej granda drensistemo en Nordameriko.[1][2] Fluas entute ene de Usono (kvankam ties drenbaseno atingas ĝis Kanado), ĝi ekfluas en norda Minesoto kaj formas meandrojn malrapide suden dum 3,770 km[2] ĝis la Misisipa Riverdelto ĉe la Golfo de Meksiko. Kun ties multaj alfluantoj, la Misisipa akvokolekta areo drenas ĉion aŭ partojn el 31 usonaj ŝtatoj kaj 2 kanadaj provincoj inter la Rokaj kaj la Apalaĉaj Montoj. La Misisipo rangas kiel la kvara plej longa kaj la deka plej larĝa rivero en la mondo. La rivero ĉu bordas ĉu trapasas tra la ŝtatoj Minesoto, Viskonsino, Iovao, Ilinojso, Misurio, Kentukio, Tenesio, Arkansaso, Misisipio, kaj Luiziano.
Indianoj dumlonge loĝis laŭlonge de la Misisipa Rivero kaj de ties alfluantoj. Plej estis ĉasistoj-kolektistoj aŭ pastistoj, sed kelkaj, kiaj la Montetuloj, formis fekundajn agrikulturajn sociojn. La alveno de eŭropanoj komence de la 1500-aj jaroj ŝanĝis la indiĝenan vivostilon kiam unuaj esploristoj, poste setlantoj, aventuriĝis en la baseno laŭ pliiĝantaj nombroj. La rivero utilis unue kiel barilo – formante limojn por Nova Hispanio, Nova Francio, kaj por la komenca Usono – poste kiel utilega transportejo kaj komunikeja ligilo. En la 19a jarcento, dum la hegemonio de la evidenta destino, la Misisipo kaj kelkaj okcidentaj alfluantoj, ĉefe la Misurio, formis vojojn por la alokcidentan etendon de Usono.
Formita de dikaj tavoloj de kuŝejoj el silto de tiu rivero, la Misisipa Rivervalo estas unu el la plej fekundaj agroregionoj de la lando, kiu rezultigis la famkonatan vaporŝipan epokon de la rivero. Dum la Usona Enlanda Milito, la kapto de la Misisipo fare de trupoj el la Unio markis turnopunkton direkte al venko pro la graveco de la rivero kiel itinero de komerco kaj vojaĝado, ĉefe al la Konfederacio. Pro granda kresko de grandurboj kaj la pli grandaj ŝipoj kaj barĝoj kiuj anstataŭis riverboatojn, la jardekoj sekvantaj al la 1900-aj jaroj vidis la konstruadon de masiva inĝenieristika laboro kiel ekzemple digoj, kluzinstalaĵoj kaj akvobaraĵoj, ofte enkonstruante kombinaĵon.
De kiam moderna evoluo de la baseno komenciĝis, la Misisipo ankaŭ vidis sian parton de poluo kaj mediajn problemojn - plej precipe grandaj volumoj de agrikultura drenaĵo, kiu kondukis al la Meksikagolfa morta zono de la Delto. En la lastaj jaroj, la rivero montris ioman ŝanĝon direkte al la kanalo de la rivero Aĉafalaja en la Delto; flueja ŝanĝo prezentiĝis katastrofa al havenurboj kiaj ekzemple Nov-Orleano. La sistemo de digoj kaj pordegoj tenis la Misisipon en ĝia nuna kanalfluejo ĝis nun, sed la ŝanĝo iĝas pli verŝajna ĉiun jaron pro riveraj procezoj.