Mizo (lingvo)

Mizo (Duhlian Twang, Dulien, Hualngo, Lukhai, Lusago, Lusai, Lusei, Luŝai, Luŝei, Sailau, Whelngo) estas la lingvo parolata de la Mizo-popolo en la barata subŝtato Mizoram, la mjanmaa subŝtato Ĉin kaj en la oriento de Bangladeŝo. Mizo apartenas rilatas al la kuki-ĉin-lingvoj de la tibeta-birmana subfamilio de la ĉin-tibeta lingvaro.

La nombro da parolantoj estas proksimume 843,000 homoj, el kiuj 831,000 en Barato (2011 censo)[1]

La lingvo havas dialektojn.

  1. (en) Lingvo Mizo en Ethnologue. Arkivita el la originalo je 2015-06-27. Alirita la 24-an de marto 2013 .

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne