Mofeto estas elŝpruco de seka karbona dioksido kun temperaturo malpli alta ol 100 °C (plej ofte 20–30 °C) el krevaĵoj al la tera surfaco [1]. Plimulte temas pri akompana aperaĵo de vulkana agado aŭ aperaĵo de postvulkana agado. Registrita estis eĉ ĉeesto de metano, hidrogena sulfido aŭ heliumo.