Moguer | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | ![]() | ||
Aŭtonoma Komunumo | ![]() | ||
Provinco | ![]() | ||
Komarko | Urba komarko de Onubo | ||
Poŝtkodo | 21800 • 21130 | ||
Retpaĝaro | www.aytomoguer.es | ||
Politiko | |||
Urbestro | Juan José Volante Padilla (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 19 569 (2009) | ||
Loĝdenso | 95,93 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 16′ N, 6° 50′ U (mapo)37.274722222222-6.8386111111111Koordinatoj: 37° 16′ N, 6° 50′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 51 m [+] | ||
Areo | 204 km² (20 400 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Moguer [mogEr] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio.
Estis multaj homaj setlejoj jam en la Antikva Erao, sed la kreado de la Senjorlando de Moguer en 1333 markis la starton de la aktuala municipo, kie oni konstruis la Monaĥejojn de Sankta Klara, de la Hospitalo Corpus Christi kaj de Sankta Francisko. De tiam la populacio ege pliiĝis, kaj la vilaĝo disvolvigis fortan ekonomiom baze sur agrikulturo, fiŝkaptado kaj transmara varkomerco el ties rivera haveno de la Ribera. Tiam Moguer partoprenis aktive en la preparado de la Malkovro de Ameriko. Je tio trafis Kristoforo Kolumbo la apogon de la abatino de la Monaĥejo de Sankta Klara, Inés Enríquez, la pastro Martín Sánchez kaj la bienposedanto Juan Rodríguez Cabezudo. La fratoj Niño elstare partoprenis en la veturado, kaj krome kontribuis kun la karabelo la Niña (La infanino). Revene de la Malkovro de Ameriko okazis danka religia ceremonio en la preĝejo de la Monaĥejo de Sankta Klara.
Poste Moguer pluhavis la maran kaj komercan aktivadon pere de la haveno de la Ribera, eksportante vinojn produktitajn en sia teritorio, kaj aliajn varojn, ĝis Ameriko, Rusio kaj al aliaj eŭropaj landoj. La aktivado vinproduktanta akcelis la ekonomion ĝis komenco de la 20-a jarcento, kiam la ĥemia industrio de Onubo kaj super ĉio la disvolvigo de la kultivado de Frago, helpis ekonomian, demografian kaj socian disvolviĝon. En la aktualo la areo kultivata por frago en la municipo estas de 2.278 ha, kio estas 27,5 % de la nacia totalo (8.296 ha en tuta Hispanio), kio faras ke la municipo estas la ĉefa produktanto de fragoj de la provinco de Onubo, la regiono de Andaluzio kaj de Hispanio.
La municipa teritorio de Moguer estas komponita de la urbaj domaroj de Moguer kaj Mazagón, la zonoj de seka kaj irigacia agrikulturoj, kaj la forstaj spacoj integritaj de publika monto posedaĵo de la municipo kaj la naturaj protektitaj lokoj.
Moguer estas konata ĉar estas unu de la nomataj kolumbaj lokoj, tio estas kie estis Kolumbo antaŭ kaj post la malkovro de Ameriko. Krome Moguer estas naskiĝloko de la poeto Juan Ramón Jiménez, Nobel-premio pri literaturo en 1956 pro sia verkaro, kie elstaras la rakontaro Platero kaj mi, kies agado okazas en Moguer.