Moko estas la konscia ridindigo de homo, certa grupo aŭ de ties veraj aŭ asertitaj valoroj aŭ sintenoj. Tia malrespektaĵo povas kaŭzi dolorajn ofendojn kiel kompromitadon. Milda, negrava mokado, por komuna amuzo, nomiĝas "moketo" kaj ankaŭ ofte kutimas interamike.
Historia ekzemplo estas la bufono kiel celo de ĝenerala moko, sed ankaŭ kiel mokisto pri gravuloj pro sia relativa libereco. Konata kiel populara mokanto estas la legenda mezepoka vojaĝanta amuzisto Til' Strigospegulo kaj la figuro Nasreddin.