Monastero estas uzata ofte por esperantigi lokojn nomatajn Münster germanlingve, ekzemple la urbon Münster en Nordrejn-Vestfalio.
Oni trovos liston de lokoj kun la nomo "Münster" en la specifa apartigilo:
Aldone, estas ankaŭ lokoj nomataj ĝuste Monastero en Italio:
Aliaj loknomoj devenas de la sama origino (la latina vorto monasterium = monaĥejo): Minster en la angla (ekzemple Westminster), Moutier/Moutiers en la franca (ekzemple Moutier en Svislando kaj la insulo Noirmoutier), Monasterio en la hispana ktp.
Laŭ Francisko Azorín monastero estas Granda monaĥejo en la kamparo.[1] Li indikas etimologion el la greka monasterion, el monos (soleco), kaj de tie la latina monasterium. Kaj li aldonas la terminon polikliniko.[2]