Monda porprogramista kunveno

WWDC
Monda porprogramista kunveno

La logotipo pri la 2024 kunveno

La logotipo pri la 2024 kunveno

Monda porprogramista kunveno (angle, Apple Worldwide Developers Conference, WWDC) estas kongreso, kiu la usona firmao Apple okazigas ĉiujare ekde 1983, kutime en Kupertino, Kalifornio, kaj ekde 2003 ĉiam en junio. Ĉe tiuj kongresoj Apple kutime montras siajn novajn programarojn, aparataron kaj teknologiojn kiu celas programistojn de macOS, iOS, iPadOS, watchOS, tvOS kaj visionOS, same kiel aliaj Apple-programaroj.

WWDC ankaŭ celas informi programistojn de ekstera liveranto, kiuj laboras pri programaroj por iFonoj, iPad, Macintosh kaj aliaj Apple-aparatoj.[1] Ĉeestantoj povas partopreni praktikajn manifestaciojn kun Apple-inĝenieroj kaj ĉeesti profundajn sesiojn pri ampleksa vario de temoj

  1. 2022: New rumours, new OS software, and new devices (“Novaj onidiroj, nova operaciuma programaro kaj novaj aparatoj”), arkivita la 17-an de aprilo, 2022.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne