Monda superregado

Busto de Aleksandro la Granda. Ĉar li ne sciis pri la ekzisto de aliaj kontinentoj krom Eŭropo, Nordafriko kaj Centra Azio, li estis la sola kiu iam konkeris ĉiujn partojn de la mondo konatajn al li.

Tutmonda regado (foje ankaŭ nomata mondkonkerokosmokratio) estas la nomo de hipoteza registara strukturo, en kiu unu politika aŭtoritato regas ĉiujn loĝantojn de la tero aŭ alternative preskaŭ ĉiujn loĝantojn de la tero. Kvankam mondregado ofte aperas en arto, kiel en filmoj, teatraĵoj, televidaj serioj, romanok ktp., en kiuj, plejparte, antagonisto provas atingi staton de mondregado, estis ankaŭ sufiĉe da malsamaj gvidantoj aŭ reĝimoj. kiuj provis atingi tiun ĉi celon tra la historio, sed ĝi ankoraŭ neniam estis atingita.

La nocio de tutmonda regado okazas sufiĉe ofte en literaturo, kino kaj teatro, same kiel en konspiraj teorioj (kiuj povas aserti ke iu persono aŭ grupo jam sekrete atingis tutmondan regadon), kaj precipe inter tiuj kiuj esprimas zorgon pri nova monda ordo de tutmonda registaro de totalisma naturo [1].

  1. Chip Berlet, Matthew Nemiroff Lyons, Right-wing populism in America : too close for comfort, New York : Guilford Press, 2000, ISBN 978-1-57230-568-7

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne