Monda Gazetara Libereca Indekso

2023-a Monda Gazetara Libereca Indekso[1]
  •  Bona situacio: 85–100 poentoj
  •  Kontentiga situacio: 70–85 poentoj
  •  Rekoneblaj problemoj: 55–70 poentoj
  •  Malfacila situacio: 40–55 poentoj
  •  Tre severa situacio: <40 poentoj
  •  Nekonata situacio
  • La Monda Gazetara Libereca Indekso (MGLI) estas ĉiujara rangotabelo de landoj, kiun kompilas kaj eldonas Raportistoj Sen Limoj (RSL) ekde 2002 pri la gazetarlibereca situacio en ĉiu lando, kaj kiu baziĝas sur propra takso de la informoj pri la landa gazetarlibereco en la antaŭa jaro. Ĝi celas reflekti la gradon de libereco kiun ĵurnalistoj, novaĵorganizoj kaj retumantoj havas en ĉiu lando kaj la penadoj de la aŭtoritatoj por respekti tiun liberecon. Raportistoj Sen Limoj notas ke la MGLI traktas nur gazetaran liberecon kaj ne taksas la kvaliton de ĵurnalismo en la landoj nek ĝi rigardas homajn rajtajn malobservojn ĝenerale.[2]

    1. 2023 World Press Freedom Index – journalism threatened by fake content industry (angle). Raportistoj Sen Limoj. Alirita 2024-03-06 .
    2. How the index was compiled (angle). Raportistoj Sen Limoj (2013). Arkivita el la originalo je 2013-08-19. Alirita 2024-03-06 .

    From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

    Developed by Nelliwinne