La Monda Junulara Tago (aŭ Tago de Monda Junularo; ambaŭ nomoj aperis sur IKUE-paĝoj) estas katolika junulara renkontiĝo. (En la komunismaj landoj okazadis similnoma evento, nomata Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro).
La Monda Junulara Tago (singularo) verdire okazas ĉiun jaron; ĝi estas celebrata en ĉiu diocezo de la mondo je la Palmodimanĉo; ĝenerale estas organizata samtempe en la diocezo de Romo malgranda internacia kunveno. Ĉiun duan aŭ trian jaron okazas granda renkontiĝo internacia, post invito de la papo por vojaĝi al ĉiufoje alia urbo kaj restadi ĉi tie plurajn tagojn. Tiam oni aŭdas pri "Mondaj Junularaj Tagoj" (pluralo). Tia renkontiĝo finiĝas per diservo, kiun prezidas la ĉefpontifiko mem; ĝi kunigas plurajn cent-milojn da partoprenantoj.
La 15-an de aŭgusto 1991 unuafoje la polan papon sur Klara Monto en Częstochowa aŭskultis junularo de Sovetunio kaj Okcidenta Eŭropo. Venis ĉirkaŭ unu miliono kaj duono de junuloj.
Dum la MJT de 1995 en Manilo, preskaŭ kvin milionoj da fideluloj kunvenis okaze de tiu renkonto, kiu restas la plej granda renkontiĝo de la historio (ekster Barato).
La Pariza MJT en 1997 alportis signifoplenan evoluigon garditan ĝis nun :
La Katolika Eklezio en Francio deziris fakte, ke la vigleco kaj la ekkonoj dum tiu evento ne profitu nur al la partoprenantoj el Parizo kaj el la apuda regiono, sed same al la partoprenantoj el ĉiuj francaj diocezoj.