Mondaj Inaj Premioj

Mondaj Inaj Premioj
honorigo
Fondita en 2004
Lasta premiito en 2009
vdr

La Mondaj Inaj Premioj - angle Women's World Awards, hispane Premio Mundial de la Mujer - estis internacia premio atribuita inter 2004 kaj 2009. Ĝi estis sponsorita de samnoma organizaĵo estrita de la iama (unua kaj sola) prezidento de Sovetunio Miĥail Gorbaĉov (1931-2022), kaj estis destinita al virinoj kiuj influis la mondon per sia laboro en areoj kiel socio aŭ politiko. Neniu monpremio estis alkroĉita; la premia artaĵo havis formon de vitra ina silueto. Ekvivalenta premio por viroj estis atribuita en 2004. Ekzistis ankaŭ seksneŭtrala okazaĵo nomita 'Save The World-premioj' kiu premiis egalajn nombrojn da viroj kaj virinoj, nur unufoje, en 2009. La atribua ceremonio pri la Mondaj Inaj Premioj okazis en 2004 en Hamburgo, en 2005 en Lepsiko, en 2006 en Nov-Jorko kaj en 2009 en Vieno - en 2008 ekzistis malpli granda ceremonio en Londono kun nur unu premiitino, Íngrid Betancourt.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne