Mondcivitano

Mondcivitana flago
Mondcivitana insigno

Mondcivitano nomas sin homo, kiu ligas sian identecon ĉefe al la tuta homaro, malpli al ekz. la aparteneco al certa nacio. Temas pri ideo simila al tiu de kosmopolitismo. En tiu senco eble la unua al ni konata famulo, kiu esprimiĝis en tiu senco, estis la greka filozofo Sokrato, kiu laŭsence diris: "Mi estas civitano, ne nur de Ateno, ne nur de Greklando, sed ankaŭ de la mondo."

Nuntempe la precipaj celoj de la mondcivitanoj estas

  • Kreado kaj gardado de daŭra paco sur la tero, t.e. solvado de diferencoj sen perforto
  • Gardado de la vivo, de la trezoroj de la tero en respondeco por la sekvontaj generacioj

Por atingi tiujn celojn, mondcivitanoj multflanke agadas por starigi tutmondajn leĝojn, kiuj donos al la individuoj kaj popoloj garantiojn por ilia vivteno, sekureco, libereco, per balotelektoj al Konstitucia Asembleo de la Popoloj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne