Mondialo (Mondial) estas planlingvo kreita de la sveda gimnazia instruisto Helge W. Heimer (1890-1959) kaj unue publikigita en 1943. La lingvo estas bazita sur la modernaj latinidaj lingvoj, ĉefe la franca, itala kaj hispana. La projekto do klasigeblas Eŭroklono, do naturalisma planlingvo bazita sur eŭropaj lingvoj.
Inter 1943 kaj 1957 aperis gramatikoj kaj vortaroj en la sveda, franca kaj angla lingvo kaj ankaŭ konversaciaj tekstoj. Tiuj estis ofte rencenzataj en favora tono ankaŭ de profesiaj lingvistoj. Oni aparte laŭdis la belsonecon de la lingvo. En la 1950-aj jaroj ĝi estis ankaŭ menciita en la dua eldono de la tiam ĉefa sveda enciklopedio Svensk Uppslagsbok kiel unu el la du ĉefaj svedaj planlingvoj; la alia estis ling. Kvankam mondialo ofte estis laŭdata, ĝi neniam sukcesis ensociiĝi.
Mondialo similas al Interlingvao. Dum la vortprovizo de tiu lasta konsistas el, unue, prototipaj formoj proksimaj al la latinaj kaj, due, unuopaj neasimilitaj pruntaĵoj el la franca kaj aliaj modernaj lingvoj, la vortprovizo de mondialo devenas pli rekte el la modernaj lingvoj, kaj ne montras tiujn du klasojn.
La gramatiko de mondialo estas pli simpla ol tiuj de ĝiaj fontlingvoj, sed estas tolerataj kelkaj malregulaĵoj, en kelkaj kazoj ankaŭ "supletiva" formvariado.