montaro San Gabriel | ||
---|---|---|
situo de la montaro San Gabriel en Kalifornio
| ||
montara sistemo | ||
La plej alta punkto | monto San Antonio (3 067 m) | |
Longeco | 1 200 km | |
Areo | 200 000 km² | |
Supra tutaĵo | Alpa-himalaja sistemo | |
Subaj tutaĵoj | ||
Kontinento | Nordameriko | |
Situo | Kalifornio (Usono) | |
Geografia situo | 34° 17′ N, 117° 39′ U (mapo)34.283333333333-117.65Koordinatoj: 34° 17′ N, 117° 39′ U (mapo) | |
La montaro San Gabriel estas montara ĉeno en Kalifornio. Kiel parto de la Montaro Transverse, ĝi situas en la nordo de kantono Los Angeles kaj la okcidento de kantono San Bernardino.
Tiu montaro limas al la Granda Areo de Losanĝeleso kaj la dezerto Mojave. Inter la dezerto kaj la norda limo de la montaro iras la faŭlto San-Andreas, oriente troviĝas la montaro San Bernardino. La tuta regiono troviĝas ene de la nacia forsto Angeles, kiu estas ŝatata apudurba ripozumejo por la grandurbo Los Angeles. La plej alta monto kun 3.067 m estas la monto San Antonio, kiu ankaŭ nomiĝas monto Baldy. Plia fama monto estas la kun 1.749 m alta monto Wilson, sur kiu staras scienca Observatorio de Monto Wilson.