Monterosso al Mare | |||||
komunumo de Italio ![]() | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | ![]() | ||||
Regiono | ![]() | ||||
Provinco | SP La Spezia (2005) | ||||
Geografia situo | 44° 9′ N, 9° 39′ O (mapo)44.159.65Koordinatoj: 44° 9′ N, 9° 39′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 12 m [+] | ||||
Areo | 11 (2005) km² | ||||
Loĝantaro | 1350 (2023) | ||||
Loĝdenso | 123 loĝantoj/km² | ||||
Najbaraj komunumoj | Levanto, Pignone, Vernazza (2005)
| ||||
Poŝtkodo | 19016 | ||||
Imposta kodo | F609 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 011019 | ||||
Telefona prefikso | 0187 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Monterosso al Mare estas komunumo de Italio.
Monterosso al Mare situas en la centro de malgranda natura golfo, protektata de modesta artefarita klifo, oriente de Punta Mesco en la Riviera de La Spezia. Ĝi konsistigas la plej okcidentan parton de la Cinque Terre.
Okcidente de la origina vilaĝo, preter la kapucina monteto, troviĝas la loĝata areo Fegina, relative moderna ekspansio dediĉita al mara turismo, kiun oni povas atingi per tunelo de kelkaj dekoj da metroj. La loka fervoja stacidomo situas en Fegina kie estas relative pli grandaj strandoj ol la mallarĝaj klifoj, kiuj karakterizas la aliajn vilaĝojn de la Cinque Terre.
La urbo Monterosso estas parto de la Nacia Parko Cinque Terre kaj la maro antaŭ ĝia marbordo estas parto de la Mara Protektita Areo Cinque Terre. La komunumo ankaŭ estas parto de la Monda Heredaĵo de Unesko Porto Venere, Cinque Terre kaj Insuloj (Palmaria, Tino kaj Tinetto).