Montetuloj

La variaj kulturoj kolektive nomitaj en angla Mound Builders, tio estas Monteto-konstruantoj aŭ pli simple Montetuloj estis loĝantoj de Nordameriko, kiuj dum periodo de 5,000 jaroj, konstruis variajn stilojn de elteraj holmoj por religiaj kaj ceremoniaj, enterigaj, kaj elitloĝejaj celoj. Tiuj estis antaŭ-kolumbaj kulturoj de la arkaika periodo de Ameriko; nome arbara periodo (kulturoj Adena kaj Hopewell); kaj misisipa periodo; datitaj el ĉirkaŭ 3400 a.K. al la 16a jarcento, kaj loĝantaj en regionoj de la Grandaj Lagoj, la valoj de la rivero Ohio, kaj de la Misisipo kaj de ties alfluantoj.[1]

  1. Vidu Squier p. 1

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne