Monto Almanzor

Monto Almanzor.

Almanzor estas la plej alta monto en centra Hispanio. Situanta en la Sierra de Gredos en la provinco Avilo, Almanzor estas 2,591 metrojn alta.[1] Ĝi konsistas el granito, kaj estas malmulte eroziita. La monto estas konata ankaŭ en la hispana kiel Pico de Almanzor kaj Moro Almanzor (Montopinto Almanzor kaj Maŭro Almanzor, respektive). Ties medio estas habitato de subspecio de salamandro nome Salamandra salamandra almanzoris, kiu prenis sian nomon el la monto kaj kiu estas endemia de kelkaj malmultaj glaĉeraj valoj de tiu montaro Gredos.[2]

  1. Instituto Geográfico Nacional (eld.). «Principales cumbres montañosas de la provincia de Ávila» [1] Arkivigite je 2013-01-06 per Archive.today Alirita la 30an de Junio 2016.
  2. Ministerio de Medio Ambiente (2006). «Salamandra salamandra almanzoris». [2] Arkivigite je 2012-04-13 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 30an de Junio 2016.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne