La monto Vetoro (itale Monte Vettore, el la latina victor, «venkinto», ĉar ĝi «superas la ceterajn montojn de la Sibila montaro»[1]), kun siaj 2 476 metroj de altitudo[2] estas la plej alta monto de la Sibila montaro, kaj inter la plej gravaj pintoj de la Apeninoj. Vetoro estas la plej alta kaj plej rekonebla monto en Markio; fakte, la plej alta pinto de la montarmasivo falas ene de la municipo de Arkŭata del Tronto (en provinco de Askoli Piĉeno), kaj ankaŭ ene de la nacia parko de la Sibilaj Montoj. Sub la ombro de la pinto troviĝas glacia cirko kiu enhavas la malgrandan «Lagon de Pilato», la nura natura lago en la regiono.
- ↑ La Rassegna nazionale (itale).
- ↑ Marche: con 9 carte geografiche, 14 piante di città, 14 piante e schemi di edifici, 37 stemmi (itale).