Montominaoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Diverseco kaj distribuado en la genro
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Gracula, Grakuloj aŭ Montominaoj estas genro de minaoj, tropikaj birdoj membroj de la familio de sturnedoj. Ĝis ĵuse estis agnoskataj nur du specioj, nome G. religiosa kaj G. ptilogenys; ĝis tiam ĉiuj Gracula estis konsiderataj apartenantaj al tre varia specio komune nomata Montominao. Sed tri aldonaj subspecioj de G. religiosa estis pli kaj plu konsiderataj distingaj specioj.
Tiu genro havas reprezentantojn en tropika suda Azio el Barato, Bangladeŝo kaj Srilanko orienten al Indonezio, kaj la Komuna montominao, kiel populara kaĝobirdo, estis enmetita en Usono.
La Montominaoj estas loĝantaj birdoj tipe troviĝantaj en arbaroj kaj kultivejoj. La nesto estas konstruata en arbotruo kaj la kutima ovodemetado estas de 2 aŭ 3 ovoj.
Tiuj 25–30 cm longaj birdoj havas brilnigrajn plumarojn kaj grandajn blankajn flugilmakulojn tre rimarkindaj dumfluge. La beko kaj fortaj kruroj estas brilflavaj aŭ oranĝaj, kaj estas ankaŭ flavaj bridoj en kapo, kies formo kaj situo varias laŭ specioj kaj subspecioj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas pli senkoloran bekon.
Kiel multaj sturnoj, la Montominaoj estas ĉiomanĝantaj, manĝante fruktojn, nektarojn kaj insektojn.