Montpellier Montpelhièr | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
komunumo en Francio urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Okcitanio, antaŭe Langvedoko-Rusiljono (ĉefurbo) | ||||
Departemento | Hérault (prefektejo) | ||||
Arondismento | Montpeliero (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 6 kantonoj | ||||
Komunumaro | Montpellier Agglomération | ||||
| |||||
INSEE kodo | 34172 [+] | ||||
Poŝtkodo | 34000 / 34070 / 34080 / 34090 | ||||
Aŭtokodo | 34 | ||||
Telefonkodo | 04 68 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 34172 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 307 101 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 5 399 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 37′ N, 3° 53′ O (mapo)43.6111111111113.8766666666667Koordinatoj: 43° 37′ N, 3° 53′ O (mapo) | ||||
Alto | 27 m (de 7 al 57 m) | ||||
Areo | 56,88 km² (5 688 ha) | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Montpellier [+] | |||||
Montpellier [mɔ̃pəlje] aŭskulti, en Esperanto Montpeliero[1] aŭ Monpeljero[2], estas metropola urbo en la sudo de Francio, kie okazis la 83a UK 1998. Ĝi estas la ĉefurbo de la departemento Hérault kaj ĝis 2015 estis same la ĉefurbo de la administra regiono Langvedoko-Rusiljono. Ekde la komenco de 2016 ĝi estas unu el du plej gravaj urboj en la nove kreita, pli larĝa administra regiono Okcitanio, apud Tuluzo.
La urbo entenis 307 101 loĝantojn en 2022 (laŭ la nacia statistika instituto INSEE), ĝi do estas la oka plej loĝata urbo en Francio. En la okcitana lingvo, ĝi estas skribita Montpelhièr [Munpe'lje]. Disputo ekzistas inter la Montpelieranoj kaj la Franca Akademio pri la prononcmaniero de la urbonomo; por la unuaj, la litero « e » prononciĝas « é » (/e/), por la aliaj, ĝi prononciĝas « e » (/ə/) Ĉiu havas bonajn kialojn.
Estante malferma samtempe al Eŭropo kaj mediteraneaj landoj, la urbo Montpellier [monpeljé] surprizas kaj allogas tiun, kiu haltas tie jen pro turismo, jen por negoco. La ĉefurbo de la departemento Hérault [eró], ankaŭ de la regiono Langvedoko-Rusiljono, etendiĝas, sub enviinda klimato, inter la blua silueto de Pic St-Loup [pik selŭ] 650 metrojn alta monteto, kaj la lagunoj punktitaj de fenikopteroj, laŭ la sablaj strandoj: Palavas, Carnon [karnon], La Grande Motte [grand mot] kaj ĝiaj piramidoj.