Monumento de Libereco | |
latve Brīvības piemineklis | |
monumento | |
Oficiala nomo: Brīvības piemineklis | |
Lando | Latvio |
---|---|
Regiono | Riga |
Urbo | Riga |
Konstruaĵo | Monumento |
Situo | Monumento de Libereco |
- koordinatoj | 56° 57′ 05″ N 24° 06′ 47″ O / 56.95139 °N, 24.11306 °O (mapo) |
Aŭtoro | Kārlis Zāle |
Estiĝo | 18-a de novembro 1935 |
Por publiko | publike alirebla |
| |
Vikimedia Komunejo: Freedom monument (Riga) | |
La Monumento de Libereco (latve Brīvības piemineklis) estas memormonumento lokita en Rigo, la ĉefurbo de Latvio. Ĝi omaĝas la militistojn, kiuj forpasis okaze de la latva milito de sendependeco (1918-1920). La monumenton oni kutime rigardas kiel gravan simbolon de la libereco, sendependeco kaj suvereneco de la Latva Respubliko. Inaŭgurita la 18-an de novembro 1935, tiu 42 metrojn alta monumento konsistas el granito, travertino kaj kupro. Ĝi estas ofte uzata kiel oportuna kunvenigpunkto por publikaj okazaĵoj kaj oficialaj ceremonioj, kaj ĝia statuo baldaŭ ornamos la estontan latvan 2-eŭran moneron.
La skulptaĵoj kaj bareliefoj de la Monumento de Libereco, dispartigitaj laŭ dektri grupoj, bildigas la kulturon kaj la historion de Latvio. La kerno de la monumento konsistas el kvarangulaj brikoj, kiuj altamasiĝas direkte al la pinto kaj progrese mallarĝiĝas. Centre staras travertina kolono kun pinte de ĝi la kupra statuo de Libereco, kiu fiere levas kaj elmontras tri origitajn steletojn. La ideo konstrui tian monumenton unue aperis komence de la 1920-aj jaroj, kiam la ĉefministro de Latvio Zigfrīds Anna Meierovics ordonis, ke oni ellaboru regularon por konkurso rilate al la desegnado de "memorkolono". Post pluraj konkuradoj, la monumento estis finfine konstruita komence de la 1930-aj jaroj laŭ la projekto "Brilu kiel stelo!" de la latva skulptisto Kārlis Zāle. La konstruado estis entute financita de privataj donacoj.
Dum la Dua mondmilito, Latvio estis aneksita de Sovetunio: la rusoj unue konsideris detrui la Monumenton de Libereco, sed poste rezignis la ideon. Oni kelkfoje atribuas la savon de la konstruaĵo al la soveta skulptisto Vera Muĥina, eble ĉar ŝi tre altestimis ĝin laŭ arta vidpunkto. La sovetoj uzadis propagandon por falsi la simbolan signifon de la monumento, kaj por igi ĝin pli konforman al soveta ideologio. Ĝi tamen restis por la latva popolo simbolo de nacia sendependeco: la 14-an de junio 1987 kunveniĝis tien proksimume kvin mil homoj por memorfesti la viktimojn de Sovetunio kaj ĉirkaŭmeti florojn. Tiu kunveniĝo signis la komencon de nacia movado por sendependiĝo, kaj nur tri jarojn poste sendependiĝis Latvio.