Moralismo

Moralismo estas vorto kaj koncepto kunigitaj kun moralo: pli precize estas moralo senmotiva kaj eĉ altrudigita senracie aŭ profitcele. El tio ofte la malŝatanta konotacio de la vorsto “moralisto”. Moralo kaj moralismo, do, malsamas eĉ konfliktas ĉar ili marŝas paralele sen iel renkontiĝi. Kutime ĉiuj religiaj moraloj ĝin rifuzas kaj kondamnas. Impresaj kondamnoj troviĝas en la tĉiuj evangelioj.

Foje tamen okazas, kiel en diversaj kunlaborantoj en wikipedioj, ke la du konceptoj surmetiĝas kun grava damaĝo por la moralo. La diversaj enhavoj de la vorto moralismo tiel priskriblas: 1) Filozofia sistemo kiu konsideras la moralan leĝon kiel la eksplikon principon de la tuta reaòo; 2) Tendenco taksi la moralajn valorojn pli elstaraj ol la aliaj ĉiuspecaj; 3) la signifo per kiu estas supre difinita. Laŭ tiuj malsamaj konceptoj kaptiĝas ankaŭ la vortoj "moralisto" kaj “moralisteca, moralisma” kaj "moraleco". Rilate moralecon, tiu vorto sugestas la manieron taksi koncepti la moralon. Do, moralismo kaj moraleco konfliktige malsamas.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne